ELTE Origó Nyelvi Centrum de la Universitato Eötvös Loránd (ELTE ONYC)

La ELTE ONYC estas sendependa ne-profitcela instituto aŭspiciata de la Universitato Eötvös Loránd (ELTE). La ĉefa laboro de la pli ol kvardek jara instituto estas la administrado de ekzamenoj, sed ĝi okupiĝas ankaŭ pri lingvoinstruado. Ĉiujare aperas ĉirkaŭ 100 mil kandidatoj kaj ekzamenoj estas ofertataj en 30 lingvoj, inter ili ankaŭ en Esperanto. La instituto – kun sidejo en Budapeŝto – havas tutlandan reton kun ekzamenlokoj en la plej grandaj universitatoj kaj ankaŭ en aliaj edukinstitutoj. Ĉirkaŭ 50 stabanoj kontrolas kaj kunordigas la laboron de pli ol 1000 ekzamenantoj. Unu el la gravaj taskoj de la instituto estas la normigita pritaksado de scioj pri la hungara lingvo kaj kulturo enkadre de moderna ekzamensistemo.

Celoj

„Tradicia, tamen moderna” estas la devizo de la ELTE Origó Nyelvi Centrum (ONYC) de ELTE. Niaj direktantoj kaj stabo agadas celante elstarecon laŭ la postularo de akreditigaj instancoj kaj laŭ la atendoj de niaj kandidatoj, laŭ la ĉiam ŝanĝiĝantaj kondiĉoj, kaj ankaŭ pro la bezono sekvi aktualaĵojn. Rezulto de nia strebado en la lastaj jaroj je adapto de nia test-sistemo al la nunaj eŭropaj normoj estas, ke ALTE, organizaĵo unuiganta la plej grandajn ekzamencentrojn en Eŭropo, agnoskis nian ekzamenon de la hungara kiel fremda lingvo.

Estas privilegio kaj valoraĵo esti la unua elekto de niaj ekzamenotoj, kies fidon kaj fidelecon ni strebas rekompenci kaj teni.

Kontrolata de ELTE de 2005, nia instituto ofertas lingvokursojn ankaŭ al universitataj studentoj. Ni modernigis la universitatajn lingvajn kursojn por plibonigi la rezultojn de studentoj per ofertado de pluraj novaj servoj, kiel ekz. retaj provtestoj.
Ni fieras pri niaj atingoj, kaj daŭrigas la laboron kaj klopodojn por esti la plej bonaj.

Komuniko

Universala Esperanto-Asocio (UEA) estas ekskluziva internacia partnero de la ELTE Origó Nyelvi Centrum de la Universitato Eötvös Loránd (ELTE-ITK) en la tereno de Esperanto-ekzamenado.
En 2009 la du institucioj subskribis kunlaborkontrakton, laŭ kiu ELTE ONYC trejnas kaj regule pluklerigas ekzamenantojn proponitajn de UEA, kiuj post sukcesa trejnado ricevas rajton esti ekzamenantoj en la parola parto de unulingvaj Origo-tipaj ekzamenoj de ELTE ONYC organizitaj en ekzamenlokoj prideciditaj de UEA kaj aprobitaj de ELTE ONYC. La tri niveloj (B1, B2 kaj C1) kaj la strukturoj de la unulingvaj Origo-ekzamenoj estas komplete identaj kun la unulingva ekzameno de la hungara, kiun ALTE-revizoroj ekspertizis en 2008. La komuna celo de ELTE ONYC kaj UEA estas submeti en la unulingva Origo-ekzamensistemo ankaŭ la Esperanto-lingvoekzamenojn al ekspertizado far ALTE.

EKZAMENOJ

(Foto: Martin Schmitt © Creative Commons - Originalaj: https://www.flickr.com/photos/foobarbaz/6967534104)